Latvia Esperanto-Asocio (LatEA) estas fondita en la jaro 1988, institucia membro de Universala Esperanto-Asocio ekde 1989. Nuntempe en la asocio membriĝas proksimume 100 esperantistoj el Rigo, Liepaja, Cesis, Priekuli, Vaidava, Jelgava k.a. lokoj de Latvio. Funkcias kelkaj kluboj, la plej aktiva el ili - Riga Esperanto-klubo, funkcianta ĉe Latva Societo de Rigo.

Celoj de LatEA estas:

  • akceli la uzon de Esperanto en Latvio
  • progresigi universalan ĝian uzadon en internacia komunikado
  • akceli interkompreniĝon inter homoj sendepende de nacieco, raso, sekso kaj religia aparteno
  • progresigi senton de solidareco, komprenon kaj estimon al aliaj nacioj.

Ĉiun trian jaron LatEA organizas internacian aranĝon - Baltiajn Esperanto Tagojn (BET), kiu laŭvice okazas en Latvio, Estonio kaj Litovio. Dum BET asocio okazigas diversnivelajn Esperanto-kursojn (ankaŭ por neesperantistoj), Someran Universitaton, seminariojn pri movadaj problemoj, vastan kulturan programon, diversajn ekskursojn k.a.  Por reklami BET LatEA ĉiam kunlaboras kun la amaskomunikiloj, kaj aranĝo estas vaste respegulita en televido, radio, gazetaro kaj interreto. Asocio kunlaboras ankaŭ kun Ŝtata Agentejo pri Lingvoj en Rigo. Okaze de Eŭropa Tago de Lingvoj (la 26a de septembro) jam iĝis tradicio partopreni lingvajn metiejojn ”Ekkonu lingvojn” - dum kiuj oni havas eblecon konatigi interesitojn kun diversaj lingvoj, inter ili - ankaŭ kun Esperanto.