BALTIAJ ESPERANTO-TAGOJ (BET-57)

I N F O R M I L O   No 2

 

La 57-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-57) okazos de la 15-a ĝis la 22-a de julio 2023 en Ventspils – urbo situanta en la nordokcidento de Latvio ĉe Balta Maro 188 km de Rigo. BET-ejo funkcios en la Teknika Lernejo de Ventspils (latvalingve: Ventspils Tehnikums), (strato Saules 15).

La alveno al BET-57 la 15-an de julio, forveturo – la 22-an de julio.

 

LOĜADO.

Partoprenantoj de BET-57 loĝos:

  1. En studenta hotelo “Venta” (strato Jūras 14);
  2. En aliaj hoteloj de Ventspils.

Se vi ankoraŭ ne pagis pri loĝado, faru tion senprokraste. Se vi pro iu kaŭzo povas pagi nur surloke, konfirmu, ke viaj planoj, alven- kaj forirdatoj ne ŝanĝiĝis, aliokaze por vi loko en la Studenta hotelo ne estos garantiata, ĉar hotelo postulas antaŭpagon pri ĉiu rezervita numero. Pri ajnaj ŝanĝoj informu plej laste ĝis la 7-a de julio.

 

MANĜADO.

Manĝado – matenmanĝo kaj tagmanĝo estos organizita en studenta hotelo “Venta” laŭ anticipa mendo. Prezo por matenmanĝo – 5 €, por tagmanĝo – 6 €. La unua organizita manĝo – matenmanĝo lunde la 17-an de julio, la lasta – matenmanĝo sabate la 22-an de julio. Vespermanĝo memstare en diversaj kafejoj kaj restoracioj de Ventspils.

Merkrede, kiam okazos tuttaga ekskurso, tagmanĝo en hotelo ne estos servata.

Vendrede dum Adiaŭa vespero – solena vespermanĝo – prezo 8 €.

Pri manĝado eblas pagi surloke.

 

PROVIZORA PROGRAMO.  

Registrado ekfunkcios la 15-an de julio ekde 10.00 – 21.00.

La unua programero la 15-an de julio por jam alvenintoj – perpieda ekskurso tra Ventspils 15.00 – 17.00, la dua – Interkona vespero je la 19.00.

La Solena Malfermo dimanĉe – la 16-an de julio, je la 11.00 en la Salono de Teknika lernejo. Ekde lundo ĉiutage okazos diversnivelaj Esperanto-kursoj, funkcios Somera Universitato, okazos seminario de Aktivula Maturigo (AMO), estos organizitaj aŭkcio (bonvolu kunporti valoraĵojn – librojn, esperantaĵojn k.a., kiujn vi pretas oferti), kvizo, vespere – kultura programo, ankaŭ Interkona kaj Adiaŭa vesperoj, komuna promenado laŭ strando, kantoj, dancoj k.a. distra programo.

La fermo de BET-57 okazos la 21-an de julio je la 19.00 kun sekvanta Adiaŭa vespero kaj balo en la Ĉemara Liberaera muzeo (strato Riņķa 2). Ĉiuj programeroj krom kelkaj aparte indikitaj okazos en BET-ejo.

Dum BET funkcios libroservo, aperos ĉiutaga BET-informbulteno.

 

EKSKURSOJ. 

Tuttaga ekskurso

Merkrede, la 19-an de julio en Ekskursa tago estos organizata tuttaga ekskurso “Liva marbordo”. Dum ekskurso partoprenantoj konatiĝos kun vivo de livoj – la unuaj loĝantoj en Latvia teritorio, vizitos la plej malnovan lumturon (1814), kiu konserviĝis ĝis nun, la Centron pri Radio Astronomio de la Ventspils Universitato (iaman sovetian sekretan instalaĵon), ekkonos la historion de ŝipkonstruado ĉe la marbordo en la 19-a jarcento en la Turo de  Mikaelo, kaj vizitos Kolka – nuntempe la plej grandan vilaĝon sur la liva marbordo. Kolka estas unika loko – la Kolka kabo (Kolkasrags) estas terkapo ĉe la marbordo de Latvio, kie kunpuŝiĝas ondoj de la Balta Maro kun ondoj de Riga Golfo. Prezo kun livstila tagmanĝo: 40 €.

 

Ekskurso al Bierfarejo de Užava

Ĵaŭde, la 20-an de julio ekde 14.30 – 16.30 ekskurso al Bierfarejo de Užava.

La ekskurso inkluzivas informojn pri la firmao kaj biergustumadon. Prezo: 16 €.

 

Perpieda ekskurso tra Ventspils

Sabate la 15-an de julio perpieda ekskurso tra Ventspils ekde 15.00 – 17.00.

 

Mendo de ekskursoj kaj pago surloke.

 

KIEL ATINGI VENTSPILS:

 

El Internacia flughaveno Riga al Ventspils ne ekzistas rekta transporto. Devas veturi per buso No 22 (en ĝi eblas aĉeti veturbileton ĉe ŝoforo po 2 €, pago por la bileto nur per banka pagokarto) ĝis haltejo Autoosta (Busa stacidomo), poste de busa stacidomo per buso al Ventspils.

 

Per buso de Riga busa stacidomo

Busoj al Ventspils oftas. Ekirtempo je la 07:10, 08:40, 9:25, 10:40, 12:20, 13:40, 15:00, 14:30, 16:00, 17:40, 18:10, 19:00, 20:20, 22:40.

Survoje proksimume 3 horoj, la prezo de bileto povas varii ekde 7.65 ĝis 8.05 €.

Biletojn anticipe eblas aĉeti rete: https://www.autoosta.lv/time-table/?lang=enhttps://www.1188.lv/en/transport (devas elekti veturon de Riga SAO al Ventspils AO) aŭ antaŭ veturo en la kasoj de busa stacidomo.

 

Kiel atingi BET-ejon kaj la studentan hotelon “Venta”.

Distanco inter Ventspils busa stacidomo kaj BET-ejo estas proksimume 750 metroj.

Sabate, la 15-an de julio, registrado funkcios en la studenta hotelo “Venta” (strato Jūras 14), kiu situas tuj apud BET-ejo, kaj kie loĝos preskaŭ ĉiuj partoprenantoj de BET-57.

 

 

De Ventspils busa stacidomo iru ĝis strato Kuldīgas, turnu maldekstren, iru rekte laŭ strato Kuldīgas, daŭrigu laŭ strato Ganību (iom dekstren), poste turnu dekstren kaj poste maldekstren laŭ strato Lielā Dzirnavu (vi povas transi la skvaron ankaŭ laŭ diagonalo) kaj la korto de la studenta hotelo “Venta” kaj BET-ejo estos antaŭ vi.

 

Numero de la poŝtelefono de la prezidantino de la Organiza Komitato de BET-57 Margarita Želve +371 26407174, retadreso: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.

BONVENON al Ventspils!

                                                                                                         Organiza Komitato de BET-57 

 

La 57-aj BALTIAJ ESPERANTO-TAGOJ (BET-57)

INFORMILO No 1

 

Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la 57-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-57) – la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, la aranĝon kiu havas jam pli ol 60-jaran historion (la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio).

 

TEMPO: BET-57 funkcios de la 15-a ĝis la 22-a de julio 2023.

 

LOKO: BET-57 okazos en Ventspils – la sesa plej granda urbo de Latvio ( pli ol 37 mil da loĝantoj). Ventspils situas 188 kilometrojn for de la ĉefurbo Rigo en la nordokcidenta parto de Latvio ĉe la enfluejo de rivero Venta en Baltian maron.

 

BET-ejo: La Teknika Lernejo de Ventspils (latvalingve: Ventspils Tehnikums)

Adreso:  strato Saules 15, Ventspils

 

PROVIZORA PROGRAMO: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, vasta kultura programo, duontagaj kaj tuttagaj ekskursoj, kvizoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.

 

KOTIZO:

 Landoj laŭ kategorioj

ĝis la 31.03.2023

ĝis la 30.06.2023

poste kaj surloke

Landoj de kategorio A

50 EUR

70 EUR

90 EUR

Landoj de kategorio B

70 EUR

90 EUR

110 EUR

A: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; B: Ĉiuj aliaj landoj.

 

LOĜADO:

1)      7 noktoj en la studenta hotelo de la Teknika Lernejo (strato Jūras 14) po 20 EUR diurne por persono en dulita ĉambro (duŝejo kaj necesejo en la numero), distanco ĝis BET-ejo 150 m;

2)      en hoteloj de Ventspils (diversaj prezoj).

La prezoj estas provizoraj kaj povas plialtiĝi.

 

MANĜADO: Estas planota organizita matenmanĝo kaj tagmanĝo, informo pri la prezoj pli poste.

 

ALIĜO: Aliĝu rete  www.esperanto.lv aŭ plenigu la aliĝilon kaj sendu:  Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. aŭ al Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Rigo, Latvio. Samtempe pagu la aliĝkotizon.

 

PAGEBLECOJ:

          Al bankkonto de Margarita Želve:  Swedbank, SWIFT: HABALV22, IBAN: LV71HABA0551022317372;

          Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas.

 

ATINGEBLECOJ: De Rigo al Ventspils eblas veturi buse (busoj oftas, preskaŭ ćiuhore), biletojn eblas aĉeti rete: https://www.autoosta.lv/time-table/?lang=en

 

KONTAKTEBLECOJ:

            1)  rete: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.; 2) telefone: + 371 26407174 (Margarita Želve)

            2) poŝte: Latvia Esperanto-Asocio,  p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio

 

BONVENON AL LATVIO!

Organiza komitato