BALTIAJ ESPERANTO-TAGOJ Description
La 56-aj BALTIAJ ESPERANTO-TAGOJ (BET-56)
Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la 56-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-56) – la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, la aranĝon kiu havas jam pli ol 60-jaran historion (la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio).
Vikipedia artikolo pri Jelgava
TEMPO: BET-56 funkcios de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2021.
LOKO: BET-56 okazos en Jelgava – – la kvara plej granda urbo de Latvio ( ≈ 63 mil da loĝantoj). Ĝi situas en la centra parto de Latvio en Zemgale ebenaĵo ĉe la rivero Lielupe je distanco 42 km for de Rigo, 295 km for de Vilnius kaj 350 km for de Tallinn.
BET-ejo: La Teknika lernejo de Jelgava
ADRESO: strato Pulkveža O. Kalpaka 37, Jelgava